Junio 2011

Karaj membroj, simpatiantoj kaj kursanoj:

 

La 8-a de junio estas la lasta Vespero de tiu ĉi "akademia jaro" (kvankam ne la lasta aranĝo, ĉar ni ankoraŭ ĉeestos la "Zócalo" festo en la Granda Merkato de Loveno per stando pri Esperanto - vizitu nin tie sabaton la 25-an de junio).

La 8-a de junio tamen Marc parolos al ni pri Ido, vi certe scias, tiu klopodo de Louis Couturat kaj Louis de Beaufront por krei pli logikan lingvon surbaze de Esperanto.

Ni antaŭvidas ke Marc rakontos al ni kelkajn tre interesajn detalojn pri la lingvo kaj pri kio okazis al ĝi.

Samtempe vi povos profiti kaj aĉeti la bezonatan literaturprovizon el nia libroservo por ke vi postvivu la longan someran ferion legante la lastajn nove en Esperantolandia aperintajn verkojn.

Ĝis merkrede. Venu ĉiuj!

 

Ivo

Esperanto 3000

Loveno