Oktobro 2011
Karaj membroj kaj simpatiantoj,
Merkrede ni celebras la duan "Vesperon" de nia nova laborjaro.
Evi Van Hamme, unu el niaj plej junaj aktivaj membroj, ĉiujare havas ion novan pri originala temo por rakonti al ni.
Ĉi-foje ŝi parolos pri "Baĥfloraĵoj".
Ŝi atendos multajn aŭskultantojn, kaj kiel ĉiam, post la prelego restos sufiĉe da tempo por babili kaj trinki kaj
konsulti la libroservon.
Ni eksciis ke ankaŭ Marek Blahŭs, nia juna ĉeĥa amiko, kiu regule vizitis niajn Vesperojn kiam li studis en Loveno,
partoprenos.
Marek aktivas inter alie en E@I, kaj vi certe konas lin ankaŭ pro lia partopreno en la organizo de la IJK, kaj liaj
kontribuaĵoj al la revuo "Esperanto".
Do, speciale al niaj junaj invitatoj: venu multnombre, ĉar merkredo estos ekscepta okazo por interkonatiĝi aŭ revidi.
Ni atendas vin en la CC Romaanse Poort, Brusselsestraat 63, 3000 Loveno ekde la 19.30h. La superrigardo pri laste
aperintaj artikoloj en revuoj kaj la prelego komencas je la 20h.
Ĝis tiam !
Ivo Schenkel
Esperanto 3000
Leuven
|