Zamenhofvespero Esperanto 3000 - 14-a de decembro

Karaj,

 

Same kiel la antaŭaj jaroj, ni festos denove la naskiĝtagon de L.L. Zamenhof, dum nia monata "Vespero 3000".

Marc kaj Magda prezentos la trian parton de sia vojaĝo al Ĉinio. Ĉi-foje ni ekkonos Hongkongon, kun multaj bildoj projekciotaj.

Venu amase kaj profitu de la senpaga torto kun kafo aŭ teo.

 

Ni atendas vin.

 

Esperanto 3000

Leuven

Brusselsestraat 63