Vespero 3000 morgaŭ - venos Bert Boon

 

Karaj membroj, simpatiantoj kaj eks-kursanoj,

 

Morgaŭ okazos la lasta Vespero 3000 (nia ĉiumonata kunveno) de la "akademia jaro".

Ĉi-foje ni bonvenigos el Tienen, Bert Boon (kies nomo jam enhavas akuzativon, do ne aldonenda), kiu parolos al ni pri la de li tradukita verko de Willem Elsschot : "Kiel Vaglumo" (Het Dwaallicht).

Eble li klarigos al tiuj kiuj legis la verkon, kaj kiuj ne malkovris la tavolŝlosilon, ion pri la enigmoj de tiuj damnitaj tavoloj.

Cetere, se vi ankoraŭ ne legis la verkon, nek la tradukon, eblos aĉeti ĝin dum la kunveno, tre malmultekoste.

 

Kaj laste sed ne balaste: ĉar temas pri la lasta kunveno, trinkaĵoj estos senpagaj!

 

Ni atendas vin - kiel ĉiam - tre multnombraj!

 

Ĝis morgaŭ en nia kunvenejo: CC Romaanse Poort, Brusselsestraat 63, Leuven

 

Ivo Schenkel

Esperanto 3000 - Loveno