Nova Esperanto-jaro 2012-2013. Hura!
Karaj membroj,
Plejparto de la feriantoj revenis. Ĉu ankaŭ vi?
Se vi dum la ferioj iom pli akrigis vian konon de Esperanto: gratulojn. Ni bezonos vin!
Se ne: ankaŭ venu al niaj kunvenoj: Vi bezonos nin!
Ĉu vi forĵetis la antaŭan numeron de nia revuo Esperanto 3000 (la jarlibro), kiu enhavis la programon de
septembro-oktobro 2012?
Se jes, ne malĝoju: ĵus aperis nova, kiu ankaŭ enhavas la saman programon, pliampleksigitan.
Vi legos ke morgaŭ ni kunvenos por babili.
Ni do babilu, sed samtempe ni vidos kaj aŭdos la raporton pri la pasinta, ege sukcesinta semajnfina ekskurso de Esperanto
3000 kaj La Hirundo (Tienen) al la sudo de nia lando.
Estos fotaĵoj kaj mallongaj filmetoj, kaj interŝanĝo de spertoj.
Se vi volas amuziĝi, nepre ne perdu tiun ĉi unuan renkonton kun viaj Esperantaj amikoj.
Kiel ĉiam: ni rendevuas en la Romaanse Poort, Brusselsestraat 63 en Loveno. Merkredo 12-an de septembro je la 20.00h. Sed
vi jam bonvenas je la 19.30h. Estos ankaŭ malmultekostaj trinkaĵoj kaj nia fama libroservo.
Ĝis morgaŭ!
Ivo Schenkel
Esperanto 3000
Loveno
|