Vespero 3000 - Vizito al Muzeo M - 11-a de aprilo

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Ĉu vi memoras? Eble vi ne notis ĝin en vian agendon ?? Fi!

 

Tamen bone ke mi kutimas rememorigi miajn amikojn pri interesaj aranĝoj, ĉu ne?

 

Do: ni atendas vin multnombrajn, jaŭdon 11-an de aprilo ĉe la enirejo (aŭ en la kafejo, laŭvole) de muzeo M (Vanderkelenstraat) Leuven, iom antaŭ la 20-a horo.

Vi ĝuos esperantlingvan rondgvidadon tra tiu ĉi bela kaj moderna muzeo.

 

Cetere, morgaŭ, merkredo, se vi volas, vi povos akrigi iom vian vortprovizon pri arto ktp, ekde la 20-a horo en nia kunvenejo, Romaanse Poort 63. Malmultekostaj trinkaĵoj haveblos, kaj la lernema etoso estos senpaga. Antaŭrezervigo de sidlokoj ne deviga, dankon.

 

Ĝis baldaŭa bonvenigo!

 

Ivo Schenkel

Esperanto 3000