Merkredo 12-a de junio, lasta Vespero 3000...

 

... de tiu ĉi laborjaro, kompreneble!

Laŭkutime, ni povos iom babili pri venontaj intencoj, feriadaj destinoj, vizitontaj kongresoj aŭ kunvenoj, la planoj pri la nova retejo, ktp.

Poste ni elprovos nian kreivecon per esperantaj ludoj.

 

Se vi volas ĉeesti, estu bonvena. Ĉiaj esperantistoj bonvenas, kaj en la lasta Vespero ni ĉiam ŝatas renkonti membrojn kiujn ni kutime ne renkontas.

Ĉu vi rememoras la adreson? Brusselsestraat 63 (Romaanse Poort) - ene sekvu la sagetojn.

Ĝis merkredo!

 

... kaj ne forgesu: kiel kutime dum la lasta kunveno: ĉiuj trinkaĵoj estas senpagaj !!

 

Ivo Schenkel

Esperanto 3000