Zamenhofvespero Esperanto 3000 Leuven

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

Jam denove preskaŭ la fino de la jaro kaj la alproksimiĝo de la jarfinaj festoj.

 

Unu el tiuj festoj estas la rememoro de la naskiĝdato de Ludoviko Zamenhof, la fondinto de nia lingvo.

Ni kutimas festi tion la duan merkredon de decembro, do la 11-a (postmorgaŭ!!).

 

Kaj ĉi-foje la speciala gasto estos Bert Boon, fama gvidanto de La Hirundo, la Esperanto klubo de Tineno, kiu rakontos kaj ilustros la strangajn aventurojn de originala letero de L.L. Zamenhof el 1907, kiu subite aperis en Kanado. Vi certe ne volos perdi la okazon ekscii ĉion pri tiu mistero.

 

Kion vi certe ankaŭ ne volos maltrafi, estas la ebleco senpage manĝi la plej bongustegajn tortojn kun loke farita kafo aŭ teo. Tiuj kiuj jam ĉeestis antaŭajn Zamenhof-versperojn scias pri kio mi parolas!

 

Do, venu amase, ĉi-merkrede je la 20-a horo (pordoj ekde la 19.30h) en CC. Romaanse Poort, Brusselsestraat 63, Loveno.

Venu scivolemaj kaj kun ne tro plena stomako, sed anoncu al mi hodiaŭ aŭ morgaŭ ke vi vere venos. Ni fakte devas zorgi ke estos sufiĉe da torto por plenigi ĉiujn stomakojn.

 

Fartu bone kaj ĝis postmorgaŭ.

 

Ivo Schenkel

Esperanto 3000 - Loveno