Zamenhofvespero morgaŭ 9-an de decembro

Karaj membroj kaj simpatiantoj!

 

Morgaŭ, merkredo, estos la lasta ebleco partopreni "Vesperon" de Esperanto 3000 en la jaro 2015.

 

Ĉar ni ankaŭ rememoras la naskiĝtagon (15-a de decembro) de la iniciatinto de nia lingvo, Esperanto 3000 volas krei festan etoson, kaj oferos al la ĉeestantoj senpagan torton kaj kafon.

Dumtempe Martin demandos al ni ĉu ni pensas ke ni entute ankoraŭ bezonas energion (mi supozas ke temas pri eksterkorpa energio), kaj li klarigos al ni sian propran vidpunkton tiurilate. Sendube estos interesa prelego, kun ebleco pridiskutadi ĉefine, almenaŭ, se vi ankoraŭ havos energion.

 

Ni atendas vin ĉiuj, por kundividi la tradicie bongustajn tortojn, kaj por kleriĝi pri energio!

 

La ĉiama adreso:

CC. Romaanse Poort

Brusselsestraat 63

Leuven, kaj poste sekvu la surplankajn sagetojn.

 

Ĝis morgaŭ.

 

Ivo

Esperanto 3000