Merkredo 11-a de majo: Ĝenerala Asembleo

Karaj gemembroj,

 

Postmorgaŭ okazos la ĉiujara ĝenerala asembleo de Esperanto 3000.

Estos prezentata la superrigardo de la pasintjaraj aranĝoj kaj agadoj, la financa raporto, kaj la gemembroj povos voĉdoni por nova estraro. Bonvolu kandidatiĝi!

Krome ni atendos ideojn pri la agadoj de la venonta laborjaro.

Ni do esperas ke vi venu multnombre kaj ke ĉiuj kontribuu al sukcesa daŭrigo de nia asocio.

Ĝis la 11-an en Romaanse Poort, Brusselsestraat 63, Loveno

 

Ivo Schenkel

Esperanto 3000

Loveno