Vespero 3000 - merkredo 9-a de novembro

Laŭ monata kutimo, ni kunvenos denove la duan merkredon de novembro, do: postmorgaŭ.

 

Ĉi-foje ni bonvenigos membron de la Japana Esperanto Asocio, s-ro Okazaki, kiu petis al ni ĉu li rajtas ĉeesti nian "Vesperon". Ĉar niaj Vesperoj estas malfermaj al ĉiuj, ni do entuziasme invitis lin.

Post la komentoj de artikoloj aperintaj en la freŝdataj revuoj, ni traktos:

  • la daŭrigon de la diskuto pri la estonto de Esperanto 3000.
  • prezenton de kelkaj aspektoj de la prelegoj de Lydia Machova okaze de la Universala Kongreso en Nitra 2016, pri "Kiel efike lerni lingvojn", kiun ni ne sukcesis trakti en oktobro. Parto de la prezento (la filmeto(j)) estos en la angla (bedaŭrinde). Tamen tre interesaj konsiloj kaj ideoj ni spektos.
  • iu ajn temon kiun iu el la ĉeestantaro volos priparoli.

 

Nia adreso: Romaanse Poort

Brusselsestraat 63

3000 Leuven

 

Kiel ĉiam, ni atendos vin amase je la 8-a vespere!

 

Ivo Schenkel

por: Esperanto 3000