Merkredo 13-a de decembro: Vespero 3000

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Vi certe jam scias, ĉar vi evidente ĉiuj atente legis nian plej freŝdatan kluban revuon: postmorgaŭ Yves Nevelsteen, dum la ĉiujara Zamenhofa decembra "Vespero 3000", prelegos kaj informos nin pri la esperantlingvaj revuoj kiujn oni povas elŝuti senpage de interreto kaj legi en sia komputilo, teko aŭ saĝa poŝtelefono.

Absolute ne maltrafenda!

 

Se vi ankoraŭ ne estas tute konvinkitaj, sciu ke krome Esperanto 3000 donacos al vi pecon (aŭ ec pliajn) da bongusta torto, kun taso da kafo aŭ teo.

 

Do: kio povas esti pli bona ol manĝi kaj trinki bongustaĵojn en agrabla etoso kaj dume ekkoni informojn pri informriĉaj (eble eĉ amuzaj) surekranaj magazinoj kies ekziston oni ankoraŭ ne konas.

 

Venu do amase, ni atendas vin ĉiuj!

 

Esperanto 3000
CC. Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
Loveno