IEK 2002
OSIEK - ORGANIZA SOCIETO DE INTERNACIAJ ESPERANTO-KONFERENCOJ
LKK: esperanto3000@esperanto.be
http://www.osiek.org/
Internacia Esperanto-Konferenco 2002 - Scienco kaj Socio
Leuven (Belgio), 20 - 26 julio 2002
en oficiala kunlaboro kun la Universitato K.U. Leuven
Tema programo**
Antaŭtagmeze prelegos reprezentantoj de la katolika universitato de Leuven (Loveno) en
Esperanto. Vi ricevos esperantlingvan klarigon en Naturscienca muzeo kaj en muzeo pri
Mez-Afriko. Ni ankaŭ planas vizitojn al universitataj konstruaĵoj, kiel la mikroelektronika
centro IMEC kaj la universitata biblioteko.
Ekstertema programo**
Ni antaŭvidas popoldancan vesperon kaj muzikan vesperon. Surstrata vespera muzikfesto en la
urbo okazas en ĉiu julia vendredo, do nepre venu tagon pli frue kaj restu tagon pli longe.
Katolika meso en Esperanto je dimanĉo. Kompreneble ni vizitos la najbaran Bruselon. Krome, la
21-a de julio estas la belga nacia festotago. Dum la IEK okazos kurso por komencantoj.
Aparte allogaj ecoj de ci tiu konferenco: oficiala kunlaboro kun la plej malnova kaj plej
granda Universitato en Belgio, universitata rezidejo, belega malnova centro de Loveno,
profesieca organizado, la nombro de partoprenantoj (ni celas al cent: multaj sed ne tro).
Konferencejo
Universitata rezidejo Arenberg, en granda parko kun sportejoj, konferenca kaj vesperprograma
salonoj. Unu ĝis du logejoj estos plene niaj: po kvin etaĝoj kun po dek unu bonaj unupersonaj
ĉambroj, kuirejo kaj duŝejo. La prezo estas nur po 20 eŭroj por nokto kaj matenmanĝo! Tuj apude
eblos bone kaj malmultekoste tagmanĝi en universitata restoracio.
** programo kaj ekskursoj provizoraj
|