Kvara eldono de la lingvofestivalo de Leuven (sabaton la 23-a de februaro 2013)


Prezentado de la lovenaLa evento iom post iom komencas esti konata kaj akceptata, ĉar neniam antaŭe ni bonvenigis tiom da vizitantoj. Kelkaj sesioj estis plene rezervitaj!

La centro de vivantaj lingvoj CLT proponis en siaj lingvaj laboratorioj provlecionojn por interisiĝantoj pri la rusa, la japana, la hungara kaj la hispana, kaj po ili havis grandan sukceson.

La organizantoj mem de la Lingva Festivalo serĉis kaj trovis kiel prelegantoj denaskajn aŭ profesiajn parolantojn de kelkaj aliaj lingvoj, kiel la ĉina, bulgara, itala, Esperanto, pola, turka, kiuj ĉiujare allogis multajn interesiĝantojn, kaj unua- aŭ duafoje ankaŭ la kataluna, filipina, rumana kaj persa, kaj laste sed ne balaste ni sukcesis konvinki prelegonton por ekspliki al ni la sekretojn de la lovena dialekto. D-ro Barbara De Cock ankaŭ ĉeestis kun nova prelego, ĉi-foje pri la lingouzado en raportoj pri malobservo de homaj rajtoj dum la Ĉilia diktaturo.

La temo de 2013 estis "Turismo". Ĉiuj partoprenantoj tial ricevis folion kun ĉiuspecaj esprimoj rekte uzeblaj por turismo en la de ili elektitaj lingvoj.

Kia horo estas? - hispaneLa plej pitoreska sekcio de la Lingva Festivalo denove estis la daŭra "aktiva sesio" por amatoroj de la hispana lingvo. Ne nur infanoj, ankaŭ plenkreskuloj estis pli ol bonvenaj. Ĉi-foje ĉeestis pluraj venezuelaj kunlaborantinoj en tipaj kostumoj, kiuj kun sia vigla temperamento ludeme instruis al ĉiu kiu volis, la bazon de la hispana, per pluraj interaktivaj ludoj kaj per kantado kaj muzikado.

Inter la sesioj, la kafobaro kunigis la homojn por ankoraŭ iom babili kaj interŝanĝi opiniojn ĉe glaso da bongusta biero, taso da kafo, bone kovrita buterpano aŭ peco da torto.

Ni ĉiam ĝojegas kiam membroj kaj parencoj kaj simpatiantoj de la asocio Esperanto 3000 aperas por bone prizorgi ĉiujn aspektojn de la evento. Ni kore dankas ilin ĉiujn.

Ni jam antaŭrigardas al la kvina eldono en 2015. Eble vi, leganto, jam havas bonajn ideojn kiujn ni povos realigi? Aŭ vi volas prezenti ne jam prezentitan lingvon, aŭ konas iun kiu povus fari ĝin. Bonvolu sciigi al ni. Tiel ni jam nun povos prepari ĝin. Kaj kial vi ne mem venus por helpi ellabori vian ideojn? Ju pli ni estas, ju pli ni amiziĝos, kaj ni ĉiam povos uzi helpon. Do, bonvenon.

Ni certe jam povas elbabili ke estas proponoj pri novaj lingvoj kiel la antverpena kaj la kolonja dialektoj, la udmurta (lingvo tre parenca al la komia kaj la komipermjaka, se tio povas helpi vin), kaj la finna.

Ĉiukaze, ĝis februaro de la 2015-a! Rigardu iam kaj tiam nian retejon!

Ivo Schenkel

Lingvoj kaj prelegintoj:Sünbül Karakaya

  • Bulgara: Evgenia Tsonkova
  • Ĉina: Els Ameloot
  • Esperanto: Bart Demeyere
  • Filipina (Tagaloga): Juliet Frisnedi
  • Hispana (aktiva sesio): Lourdes Ortega
  • Hispana (CLT): Lily Devos
  • Hungara (CLT): Leen Depauw kaj Hedwig Gerits
  • Itala: Dorinda Dekeyser
  • Japana (CLT): Ellen Van Bael
  • Kataluna: Alex Humet
  • Lovena dialekto: Jan Staes
  • Persa: Mohammad Chehr Azad
  • Pola: Ela Grabiec
  • Rumana: Marie-Thérèse Montens
  • Rusa (CLT): Kris Donvil
  • Turka: Sünbül Karakaya
  • "La indiko de respondeco en raportoj pri homaj rajtoj": Barbara De Cock

Kunlaborintoj:

  • Bert Boonboterhammen smeren
  • Carlyn Pollenus
  • Femke Hoste
  • Frans Croon
  • Helena Van der Steen
  • Ivo Schenkel
  • Jelle Meynckens
  • Jordi
  • Magda Bouckhout
  • Marc Vanden Bempt
  • Martin Decaluwe
  • Roger Goris
  • Sandra Schenkel
  • Willem De Flander