Esperanto en la stratoj de Loveno

Esperantolaan

La almenaŭ trilingva Esperanto-avenuo, en industria tereno.
Jungheinrich, Esperantolaan 1: Uw logistieke partner - Votre partenaire logistique Icos, Esperantolaan 8 Eberca, Esperantolaan 2: Vehicle and marine climate systems

nomŝildo Ludovicus Zamenhofstraat: inventinto de esperanto mondolingvo °1859 +1917 domoj en Zamenhofstraat

Ludovicus Zamenhofstraat

La tre trankvila Zamenhofstrato, ekster la urbocentro.

Jarmila arbo de Esperanto 3000

En 2000, interne de kurbo de la rivero Dilo (Dijle), ĉe la Dirk Boutslaan, estis plantata kverko, la radikoj fortike ankrigontaj ĝin en la tero.

Dek jarojn poste, la tero estis forprenata por fari malaltan terason de kie oni povas rigardi la akvon de la Dilo.

La tero estis, kune nun la arbo, translokita al la parko "De Bruul". Nur la nomplato provizore ŝajnas netrovebla. Eble venos alia plato?

jarmila arbo, majo 2004 jarmila arbo, ŝildo jarmila arbo fotita per la dorso, junio
        2004 malalta teraso apud la rivero Dilo arbo translokita kun granda kvanto da tero jarmila arbo en ĝia nova ĉirkaŭaĵo

Kultura Centro de la urbo eniro de la Kultura Centro Kultura Centro Romanika Pordego, bicikloj

Kultura Centro "Romanika Pordego"

La hejmo de Esperanto 3000 kaj de aliaj Lovenaj asocioj: Brusselsestraat 63 (Kultura Centro de la urbo).

Ĉi tie ni ĉiumonate bonvenigas membrojn kaj aliajn esperantistojn por la vesperoj 3000.

Ankaŭ la kurso por komencantoj kaj la daŭriga kurso okazas ĉi tie, kaj ofte la festo de la semajno de internacia amikeco.

 


Valid HTML 4.01 Transitional Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2011-11-18