nl

La dua jardeko en la vivo de Esperanto 2000/3000

Verkis: Marc Vanden Bempt, okaze de la nomoŝanĝo de Esperanto 2000 al Esperanto 3000.

 

De la deka ĝis la dudeka datreveno de la fondiĝo de Esperanto 2000 sufiĉe multo okazis. Ni prezentos tion surbaze de trarigardo de la revunumeroj de 1989 ĝis la jaro 2000.

Konstanta agado

Estis konstanta agado en tiu tuta periodo. Ĝi konsistis precipe el:

  • Vespero 2000 en la dua merkredo de la monatoj septembro ĝis junio. Ĉeestis gastoj el Francio, Nederlando, Pollando, Kubo, Dagestano, Germanio, Grekio kaj pluraj aliaj landoj de la mondo. Nia 'ora libro' prezentas kelkajn el ili.
  • informvespero antaŭ la kursoj, duone de oktobro.
  • rapidkurso kutime en la dua duono de oktobro: en la jaro 1999 escepte okazis eĉ kvin rapidkursoj (!) inter kiuj unu por Bekina kaj unu por Mensa.
  • koresponda kurso kaj kurso por memstudado.
  • vesperkurso, de oktobro ĝis marto aŭ aprilo.
  • la necesaj estrarkunsidoj.
  • libroservo, intertempe kun stoko je valoro de pli ol 2.500 eŭroj, akirita (nur) pere de la malgranda profito el la multaj venditaj eroj tra la jaroj.
  • propraj eldonoj, kiel hungara lingvokurso (Maria Ballendŭ-Bogyay & Marc Vanden Bempt), Parolturnaro Esperanta-germana (Hans & Kerstin Wiersch), sed ankaŭ aperis multaj aliaj, malpli dikaj libroj kaj broŝuroj; en 1999 ni aldonis al tio ankaŭ propran aŭtomatan krajonon je plurcent ekzempleroj.
  • biblioteko, intertempe kun pli ol 500 eroj.

La revuo

La revuo Esperanto 2000 regule aperis 6 fojojn en ĉiu jaro. La prezo de poŝtmarko en tiu periodo bedaŭrinde plialtiĝis de la komencaj 0,60 BEF al 7,50 BEF! La redaktoro estis Luc Rijnders ĝis la fino de 1990. Tiam Marc Vanden Bempt transprenis ĝin, en 1993 Felix Neefs faris du numerojn sed bedaŭrinde ne povis daŭrigi. Do rekomencis Marc kiel 'unufoja' kaj poste 'portempa' redaktoro… Komence de 2001 fine aperis nova redaktoro en la vico: Koen Vanhoof.

Komence de 1990 ekaperis mistera aŭtoro Utopia en la revuo. De tiam en preskaŭ ĉiu numero aperis unupaĝa 'peceto'. Kaj la identeco ĝis la dudekjariĝo ankoraŭ ne estis malkovrita.

Komence de 1991 aperis la unua 'jarlibro'. Tiu de tiam reaperis en ĉiu jaro, sen escepto. Ĝi provis ĉiufoje doni superrigardon de la pli gravaj eroj en la vivo de Esperanto 3000, kiel praktika gvidilo por la gemembroj.

Ni ankoraŭ menciu ke ni aldonis senpagan okulvitron por la suneklipso en 1999.

Grupkunvenoj

Komence de 1989 aperis unuafoje la nomo de 'Laborvespero'. Tiel ekde tiam nomiĝis la daŭriga kurso, kiu konsistis el apartaj lecionoj kaj kiu poste iĝos regula duonmonata kursovespero kiu aldoniĝis al la monata Vespero 2000.

Vizitis nin plurdeknombraj grupoj el inter alie Pollando kaj Hungario. En 2000 Kroata trupo prezentis la pupteatraĵon 'La eta princo'.

Aliflanke niaj gemembroj vizitis plurajn internaciajn kunvenojn. Pensu nur pri la Internaciaj Seminarioj kaj Internaciaj Festivaloj, la Internaciaj Junularaj Kongresoj, Universalaj Kongresoj, OSIEK-konferencoj, landaj kongresoj en Francio kaj Italio, Faulhaber-semajnfino kaj aliaj. Kaj ni unufoje perbuse kaj plurfoje aŭtokaravane veturis al la U.E.A.-Centro en Roterdamo.

La reto

En 1999 ni komencis uzi la reton, unue por komunikado tra nia adreso esperanto3000@esperanto.nu kaj poste same esperanto3000@esperanto.be. En 2000 aperis nia novaĵletero interreta. En 2001 la propraj retpaĝoj estis publikigitaj kaj alireblaj de la retpaĝoj de FEL per simpla adreso http://www.esperanto.be/esperanto3000.

En 1999 ni eklaboris por inviti la IEK 2002 (konferenco de OSIEK) al Loveno. Somere de 2000 la invito estis oficiale akceptita kaj komence de 2001 jam antaŭaliĝis dudeko da konferencanoj.

Aktivecoj rilate al FEL

Kadre de la S.I.A.-festo en 1994 (legu sube) ni organizis laborsesion por FEL (Flandra Esperanto-Ligo). Ankaŭ aliokaze ni laboris por FEL. Estis strategia kolokvo en 1994, nova strategia plano kaj pridiskutado en 1997/8, esploro pri la aktivecoj komence de 2000 kaj ankaŭ en 2001 nia grupo ankoraŭ helpos al FEL plibonigi la agadon en la Esperanto-centro. Ni ne forgesu ke tie pluraj oficistoj dediĉas sian vivon al Esperanto kaj ke ankaŭ Esperanto 3000 el tio daŭre profitas.

La Semajno de Internacia Amikeco

La Semajno de Internacia Amikeco estis ĉiujara ĝis 1988. Poste transprenis unu- aŭ dufoje aliaj grupoj kaj la afero dum kelkaj jaroj ŝajnis forgesita en Belgio. Tion ni ne povis lasi tiel kaj do ni decidis en 1994 denove organizi la feston en Loveno. Ĝi iĝu dujara inaŭgura festo, kiel antaŭe: invitoj al la tuta Belgio, tuttaga programo senpaga, malmultekosta vespera bufedo (inter 6 kaj 8 eŭrojn), speciala numero de nia revuo kun surprizo kaj ofte ankaŭ alia surprizo. Tiel en 1994 ni povis inaŭguri samtempe Esperanto-avenuon kaj Zamenhof-straton. Ankaŭ ni tiam prezentis unuafoje nian Esperanto-bieron. En postaj jaroj aperis aliaj tiaj bieroj. En 1996 ni aperigis 6 diverstipajn Esperanto-glasojn, en 2000 ni plantis Esperanto-arbon en la centro de la urbo.

En la neparaj jaroj ni ankaŭ okazigis inaŭguran S.I.A.-feston, sed tiam malgrandskale, nur por niaj gemembroj kaj specialaj gastoj. Tio estis promeno kaj poste vespermanĝo en restoracio.

Ni intencas ankaŭ en la sekvaj jaroj daŭrigi la festadon de la Semajno laŭ la sama maniero. Esperanto 3000 estas unu el la plej fervoraj festantoj de tiu Semajno.

Kaj aliaj festoj

Nu jes, festado iĝis vere nia specialaĵo. En la decembra Vespero 3000 ĉiam ĉeestas senpagaj tortoj por la gastoj, okaze de Zamenhoftago. En la junia vespero estas senpaga trinkaĵo, okaze de la lasta Vespero 3000 de la laborjaro.

En majo 1999 ni jubilee festis la dudekjariĝon de Esperanto 2000. En la sama tago ni plenumis neoficialan promeson de la komenco: la asocio akiris sian novan nomon, Esperanto 3000. Tio estis okazo por denove iom abunde aperi en la gazetaro. La urbestro Tobback daŭrigis la tradicion kiun lia antaŭulo, s-ro Vansina, ĉiam tre bone flegis: ĉeeston kaj pozitivan paroladon en niaj specialaj aranĝoj. Nu, s-ro Vansina estis vere tre fervora, sed ankaŭ s-ro Tobback ĉiam esprimiĝis sufiĉe pozitive rilate al Esperanto kaj Esperanto 3000.

Ni jam akiris la promeson de s-ro Tobback ke li oficiale akceptos nian asocion en la urbodomo okaze de nia 25-jara jubileo en majo 2004.

La aktivuloj

Post la estrara periodo de Carl Deseure (ĝis 1993), venis Bert Vanhoven (ĝis 1994). Post Luc Rijnders (ĝis 1990) kaj Ghislain Jacobs (ĝis lia forpaso en februaro 1992), en 1993 transprenis la sekretariecon Roger Goris. Aldoniĝis poste Frans Croon (1994) kaj Bart Demeyere kiu dum jaro estis prezidanto. Tiuj, kun Martin Decaluwe kaj flanke de la estraro Marc Vanden Bempt, gardis la asocion viva, ĝis al alveno de novuloj: Myriam Van der Steen en 1996, poste ankaŭ Denise Quintiens kaj Gabi Smets.

Ĉiuj tiuj personoj ankaŭ alportis novajn ideojn kaj sangon. La asocio en la dua duono de la naŭdekaj jaroj denove travivis viglan periodon. Tamen fine de 1993 ankoraŭ devis aperi alarma mesaĝo de Ghislain en nia revuo, kiu petegis pri helpo.
Nepre menciindas ke la administrado de la gemembroj, revu-adresoj kaj financoj fine estas tute en ordo.

Ni ne provos nomi ĉiujn aliajn aktivulojn el tiuj jaroj, eble tamen Helga kaj Joris Raeymaekers - Van der Biest, Emma Meulenbergs, Paul De Cooman, Henri kaj Julia Castiau - Maes? La multegajn aliajn ni ne mencios sed jes same dankas kaj ni esperas daŭre revidi ilin!

Fine ni nepre menciu la grupojn de Halle kaj Köln (kiuj intertempe malaperis) kaj la grupoj de Tienen kaj Londerzeel (kiuj nun tre viglas): ĉiuj havas sian originon en Esperanto 3000 en Loveno! Ankaŭ la unua EKo (Esperanto-Kafejo) estis organizita (de Nele Hiers) en Loveno.

Konkludo (provizora)

Estas do klara ke Esperanto 3000 jam travivis kelkdek sukcesplenajn jarojn kaj estas je la sojlo de longa aktivado. La celoj estas ankoraŭ ambiciaj, rilate al ekzemple la membronombro, Esperanto-kono de la gemembroj, informada aktivado, oficialigo de kursoj kaj multaj aliaj. Ni invitas ĉiun kune plue tiri la ĉaron en la trian jarmilon.