Lovena studotago:

5 novembro 2022

Instruado pri gramatikaĵoj, paroligaj rondoj kaj peĉakuĉo!

Ni alternos instruadon pri gramatikaĵoj kun paroligaj rondoj (laŭ la modelo de konversacia maratono) kaj sesio de peĉakuĉo (mallongaj prezentoj fare de ĉiu: 20 bildoj kaj po 20 sekundoj). Ĉar ni volas ke ĉiu sentu sin libera paroli, instruistoj kaj akompanantoj ne lingve korektos la partoprenantojn dum la tago, sed diskrete notos eventualajn erarojn. Je la fino de la tago Yves prelegos pri oftaj eraroj kaj anonime atentigos pri plibonigebloj kiujn li kaj aliaj rimarkis. Tiel ni ĉiuj kune lernos kaj progresos.

Instruos Kiki, Lode kaj Yves. La partoprenantoj estos dividitaj en du grupoj laŭ nivelo: progresantoj (nivelo B1) kaj progresintoj (nivelo C1). Sed ni vidos tion surbaze de la aliĝintoj; ni ja konas nian publikon kaj maksimume adaptiĝos.

Eblos manĝi surloke aŭ proksime de la ejo.

Ni planas etan libroservon, sed forte rekomendas, ke vi mendu librojn anticipe. Tio ege helpus nin.

Lastmomentaj informoj aperos en https://esperanto.be/ls.

Temposkemo

09.30 - Bonvenigo
10.00 - Unua sesio de instruado
11.00 - Paŭzo
11.20 - Dua sesio
12.30 - Tagmanĝo + libera babilado
14.00 - Tria sesio
15.00 - Peĉakuĉo
15.30 - Paŭzo
16.00 - Oftaj eraroj + Eventa Servo
17.00 - Fino

Kotizo kaj aliĝo

Ni petas kontribuon de 25 eŭroj por la tago.

Aliĝu per jena  formularo.

Loko

De Romaanse Poort, Brusselsestraat 63, 3000 Leuven