Unua eldono de la lingvofestivalo de Leuven (sabaton la 23-a de februaro 2008)


Kelkaj komentoj de partoprenantoj:

  • Tre interesa laŭ enhavo kaj formo.
  • La publiko estis tre interesiĝita. Eble ili estonte povos vere "partopreni"? Tiu individua deziro ne forprenas la fakton ke la enkonduko estis tre fascina.
  • Estas tiel ke oni faru!
  • La Islanda estas tro malfacila por lerni.
  • Fakte du personoj parolis. Oni uzis lumbildojn. Ĉeestantoj partoprenis en la leciono. Tio plivigligis la prezentadon. Mankis mallonga bibliografio.
  • Supera - tre interesa - tre bona.

ekspozicio

La Lingva festivalo, pri kiu ĉi-supre etosbildo farita de Roger, iĝis granda sukceso. Okulfrapa estis la ne tuj atendita triopa pinto: flandra gestolingvo, Esperanto kaj la irlanda. Indiko ke ankaŭ pli malgranda lingvo kiel la irlanda kaj apartaj komunikadaj formoj interesas al multaj.

Ni ĝojas kompreneble pri la intereso pri Esperanto. Ankaŭ ĉar ni iom forigis la miskomprenon ke lernado de Esperanto estas nur por mallaboremuloj.

Dume denove multan dankon al la kunlaborantoj kiuj vere laboregis por igi la manifestacion sukcesa. Tion ĉi organizi certe indas je ripetado.

Ĝis nun ni intencis fari tion denove en 2010 kune kun la SIA. Sed nun ni ekpensas pri jara festivalo, sendepende de la SIA. Avantaĝoj estus pli granda frekvenco kaj malpli peza organizado.

Kiel vi vidas ĝin? Sciigu al ni. Via kontribuo estas valora.

Frans Croon, prezidanto.

salono

Monatojn longan preparadon ĝi kostis, kun la sininvestado de ĉiuj aktivaj gemembroj de Esperanto 3000. Kaj iĝis sukceso.

Laŭ la prijuĝaj formularoj, plenigitaj de la partoprenintoj, la grandega plimulto estis tre kontenta pri la rezultato.

La evento kongruis kun la festo de la Semajno de la Internacia Amikeco, kiun tradicie la Flandra Esperantokomunumo festas en Loveno.

Ambaŭ aranĝoj okazis principe aparte en malsamaj etaĝoj de la Kultura Centro Romaanse Poort en Loveno, kun en la teretaĝo la akceptado kaj la trinkejo kaj manĝejo, kie la partoprenantoj povis ripozi, babiladi, partopreni al sesio da ludoj en Esperanto, kaj povis partopreni prezentojn pri la ĉeĥa kaj la greka.

Antaŭtagmeze en la unua etaĝo ankaŭ okazis la Ĝenerala Kunsido de la Flandra Esperanto-Ligo.

Ekde la 13-a horo la cetero de la unua etaĝo estis malfermita al la publiko kiu partoprenos la Lingvan Festivalon. La partoprenantoj estis akceptataj en ejo kie malfermis sin belega ekspozicio pri la prezentitaj lingvoj, kun verkoj, vortaroj kaj revuoj por rigardi, en la diversaj lingvoj, same kiel unuforma prezento pri la diversaj aspektoj de la lingvoj, kiel la alfabeto, eltiraĵo el la deklaro pri la homaj rajtoj, stumblorimoj, ktp.

Ankaŭ eblis, kongrue kun la temo de la festivalo ĉijara, "Fabeloj en la UN-jaro de la lingvoj", enrigardi elekton de fabeloj en pli ol 40 lingvoj.

Kontraŭ tio, tradicie, la libroservo de Esperanto 3000, kun varia oferto de Esperanto-literaturo kaj -muziko, atendis la publikon.

En ĉi tiu jaro estis entute 13 lingvosesioj de po horo. La plej sukcesa estis la flandra gestolingvo, kiu altiris plenan salonon. Tuj sekvis ĝin Esperanto, la islanda kaj la greka, tri malpli grandaj lingvoj kiuj ŝajne tamen allogis multajn scivolemulojn. Ankaŭ pri la aliaj lingvoj, la bulgara, ĉina, kataluna, greka, itala, pola, portugala, hispana kaj ĉeĥa estis multa intereso.

Dum horo la ĉeestantoj ricevis informojn pri la origino kaj disvastiĝo de ĉi tiuj lingvoj kaj ili povis ekzerci la prononcadon helpe de praktikaj vortoj, esprimoj kaj frazetoj.

Intertempe la gazetaro aŭdis kiel ekestis ĉi tiu evento en la kadro de la deklaro de la prezidanto de Unesko okaze de la UN-jaro de la lingvoj. Aperis artikoloj kaj fotoj en "De Zondag", "De Streekkrant", "Het Nieuwsblad" kaj "Het Laatste Nieuws".

Dum tiuj aktivecoj, en la kuirejo pluraj gemembroj (ankaŭ de la Esperanto-asocio de Louvain-la-Neuve) febre laboris por prepari la tagmezan kaj vesperan bufedojn. Neniu povos aserti ke li aŭ ŝi iris hejmen malsata. Kaj la supo de blankigita cikorio de Denise estis bongustega.

Ankaŭ la soifuloj estis satigitaj de Roger kaj Gini kiuj la tutan tagon senlace staris malantaŭ la trinkbudo kaj brile travivis ankaŭ la plej homplenajn momentojn.

La malkonstruado kaj la reordigado de la salonoj, same kiel la purigado de la kuirejo, estis la laboro de kelkaj kuraĝuloj el la estraro de Esperanto 3000 kaj iliaj gefamilianoj, kiuj jam de vendredvespero laboris por ĉion pretigi. Sen ilia sindediĉo tiu ĉi festivalo estintus neebla.

Nomi ĉiujn nomojn eble tropezigus ĉi tiun raporton. Sed helpe de la fotoj kiuj videblas en esperanto3000.be estas klare videbla kiun ni celas. Al ĉiuj koran gratulon pro la rezulto kaj seriozan "multan dankon" pro la peza volontula laboro.

Ivo Schenkel, nome de Esperanto 3000 vzw Leuven.