Dua eldono de la lingvofestivalo de Leuven (sabaton la 7-a de februaro 2009)
Jam la duan
fojon, sabate la 7-an de februaro 2009 okazis en la flandra universitata urbo Loveno (Leuven)
la Lingvofestivalo (Talenfestival). Kvankam aranĝo direktata al neesperantista publiko, ĝi
estis organizita de la loka grupo Esperanto 3000 kaj inter siajn pli ol 200 vizitintojn arigis
ankaŭ kelkdekon da esperantistoj. Kongrue kun la celoj de esperanto - esti dua lingvo por ĉiuj
- la internacia lingvo servis en la fono kiel perilo, per kiu oni trovis multajn de la
prelegantoj (inkluzive de kelkaj kiuj mem estis esperantistoj), sed dum la festivalo mem
Esperanto estis prezentita egale kun 20 aliaj lingvoj. Tiel esperantistoj klare montris kiel
esperanto kiel neŭtrala lingvo kapablas protekti kaj popularigi ĉiujn etnajn lingvojn sen
diferenco.
Ĉi-jare la aranĝon gastigis la prestiĝa lovena Centro de Vivantaj Lingvoj (CLT), ligita al la
Katolika Universitato de Loveno. Pro
ties subtenemo kaj subvencio de la urbo Loveno, kies urbestro eĉ proprainiciate vizitis la
aranĝon, la festivalo ĉi-foje estis por la partoprenantoj tute senpaga. En 6 ĉambroj samtempe,
dum 4 sinsekvaj sesioj, prezentiĝis en unuhoraj blokoj lingvoj kiel la rusa, la greka aŭ la
irlanda, sed ne mankis ankaŭ pli "ekzotikaj" lingvoj kiel la ajmara aŭ la ĉiluba. La
aŭskultantoj povis ekscii pri iliaj
origino, disvastiĝo, gramatiko kaj elparolo, kaj povis lerni ankaŭ kelkajn praktikajn vortojn,
esprimojn kaj frazetojn. Iom apartan formon havis la prezentaĵo de la flandra gestolingvo kaj
la iom pli faka prezentaĵo de la germana lingvo por turismaj celoj. Ĝenerale tamen la aranĝo
estis celita al la vasta publiko kaj bonvenis ĉiuj kiuj interesiĝas pri lingvoj. Ĉiuj prelegoj
okazis en la nederlanda lingvo, inkluzive tiuj de la prelegantaj esperantistoj, el kiuj kelkaj
ekzercis tiel sian scipovon de la nederlanda kaj unu estis laŭbezone interpretata el Esperanto
fare de la lokaj esperantistoj.
Krom la prelegoj mem, la aranĝon
konsistigis ankaŭ enkoridora ekspozicio kun interesaj faktoj kaj specimenoj de la prezentataj
lingvoj kaj surtabla ekspozicio de diverslingvaj libroj, ĉio samtempe ligita al la tiujara
temo kiu estis "Paroli pri pasio - Paroli pri arto", okaze de la antaŭvidata malfermo de nova
muzearo en la centro de Loveno. Per standoj kun informiloj prezentiĝis kelkaj lokaj
lingvolernejoj, ne mankis tamen ankaŭ esperantlingva libroservo, inkluzive de la nemalhaveblaj
belgaj komiksoj en Esperanto, kiuj ankaŭ vekis atenton de la publiko. Kaj aliajn siajn soifojn
ol tiun je informoj oni povis konvene estingi en la aranĝita trinkejo.

Kiel
unuafoja partopreninto kaj preleginto samtempe (pri la ĉeĥa lingvo), mi povis spekti la
eventon de ambaŭ flankoj. Mirigis min, kiel glate iris la organizado, sub gvido de Marc Vanden
Bempt efektivigata de multaj sennomaj helpantoj el la vicoj de samideanoj kaj samfamilianoj
kiuj prizorgis taskojn ekde ekipado de la festivalejo, tra akceptado de la alvenintoj komence
kaj kolektado de la opinienketiloj fine, ĝis tiaj detaloj kiel disponigo de glaso da akvo por
kiel eble plej komfortigi la prelegantojn. Preleginte unuafoje en la nederlanda, mi komence ne
certis ĉu mi estis de ĉiuj bone komprenita, sed pluraj eĉ sufiĉe specifaj demandoj pri mia
denaska lingvo en la postprelega diskuto indikis ke tamen jes. Plurfoje la diskutoj daŭris
ankaŭ dum paŭzoj en la koridoroj, kaj la aranĝo cetere servis kiel okazo renkontiĝi ankaŭ por
la partoprenintaj esperantistoj, precipe dum la antaŭfestivala mateno kiam en apuda ejo okazis
la jarĉefkunveno de la Flandra Esperanto-Ligo. Sekvan fojon la ĉiuduajara Lingvofestivalo de
Loveno okazos en 2011, kaj mi jam pripensas viziti Belgion je tiu okazo denove, kaj rekomendas
ankaŭ al aliaj Esperanto-grupoj starigi similajn iniciatojn, interesajn samtempe por la
ekstera kiel por la esperantista publikoj.
Marek BLAHUŠ (Ĉeĥio/Belgio).
Alia raporto:
|