Tria eldono de la lingvofestivalo de Leuven (sabaton la 19-a de februaro 2011)La dujara lovena Lingva Festivalo iom post iom ekiĝas klasikaĵo. Jam la trian fojon ĉi tiu Festivalo okazis, en kunlaboro kun la Urbo Loveno. Ankaŭ ĉi-jaron, en la 19-a de februaro 2011, la Centro por Vivantaj Lingvoj (CLT) de la K.U. Leuven estis nia gastiganto.
Ĉi-jaron la temo estis "Folkloro". La ĉeestantoj povis elekti kvaron da sesioj el oferto de dudek
kvin prelegoj, aŭ ekzercoj en vera lingvolaboratorio. Nova ĉi-jaron estis akademia prelego fare de
Dr; Barbara De Cock pri la specifa uzado de hispanaj pronomoj en specifa kunteksto.
Por la kurda komunumo ĉi tiu Festivalo estis okazo por sendi teamon de ila televida stacio el
Denderleeuw, kiu detale filmis la okazaĵojn kaj intervjuis la cerbon malantaŭ la festivalo, Marc
Vanden Bempt.
La Centro por Vivantaj Lingvoj mem prizorgis ĉi-fojon bone ekipitan informan standon kaj ofertis kvar sesiojn en sia lingvolaboratorio por interesiĝantoj pri la hispana, germana, japana kaj sveda. Por kiu interesiĝis pri Esperanto ankaŭ sesio estis antaŭvidita kaj multaj lernolibroj kaj aliaj verkoj estis ofertitaj por aĉetado. Ankaŭ nun denove la organizado flue iris, ĉiuj ĉeestantoj ĉe alveno ricevis la bezonatan
materialon kaj prijuĝajn formularetojn, kaj ĉiuj lokaloj estis detale vojmontritaj. Neeblis
erarvoji, malgraŭ la ĥaoso de ĉeestantoj kiuj inter la sesioj rapidis de unu lokalo al alia.
Inter tiuj sesioj cetere restis ĉiam sufiĉe da tempo por iom forigi soifon. Ĉi-fojon eblis gustumi specialan bieron, "BIERO", de Esperanto 3000, havebla nur dum la festivalo. Ĝia sukceso estis garantiita kaj multaj partoprenintoj ĝis longe post la lasta sesio restis gustumantaj kaj priparolantaj siajn spertojn. La sekva festivalo en 2013 jam estas anoncata en la retejo. Kiu havas ideojn aŭ volas prezent(ig)i novan lingvon, povas jam sciigi tiun ĉe info@talenfestival.be. Neniu lingvo estas ekskludata. Esperanto 3000 ja volas prilumi kaj protekti la kulturan diversecon de ĉiuj lingvoj de la mondo kaj vidas Esperanton prefere kiel facile lernebla pontolingvo inter la popoloj. Denove ni vidis kiel la gemembroj de Esperanto 3000 kaj FEL, iliaj gefamilianoj kaj geamikoj sin dediĉis nelacigeble en la 19-a de februaro por igi ĉi-posttagmezon sukceso. Ĉiujn tiujn homojn ni denove volas kore danki. Sen ili ni neeble povintus sukcesigi ĉi tion. Kaj la neĉeestantoj? Ili evidente malpravis. Ili devos denove atendi du jarojn antaŭ ol ili denove havos la okazon ĉeesti. Sed verŝajne tiam iĝos eĉ pli bone! Venu do rigardi tiam kaj konvinku vin mem. Ivo Schenkel Lingvoj kaj prelegintoj:
Kunlaborantoj:
Aliaj raportoj (blogoj):
|