Fotoj de niaj agadoj en 2014 - 2015


Sint-Katelijne-Waver, koro de la legomregiono 2014-09-27

Denove komuna ekskurso kun La Hirundo.

En Sint-Katelijne-Waver ni vizitis la Legomokulturadan Eksperimentejon. Tie oni eksperimentas pri novaj variaĵoj kaj metodoj. Gustumi estas alia afero: en la kapsikokultivejo Algoet en Duffel ni vizitis la varmdomon, aŭskultis la eksplikojn, kaj poste gustumis freŝajn paprikojn.

Post la tagmanĝo, ŝanĝo de subjekto: ni vizitis la Ursulino-instituton en Onze-Lieve-Vrouw-Waver, iam mondfama en riĉulaj rondoj. Eĉ el Aŭstralio oni sendis junajn knabinojn ĉi tien por ricevi bonegan instruon. Ni vizitis la vintran ĝardenon kie oni akceptis vizitantojn, kaj diversajn partojn de la lernejo mem, i.a. la longan koridoron kun pianoprovludejoj, sub kontrola observo de Sankta Cecilia, kaj la lernejan muzeon.

ekspliko de la gvidisto laktuko sur deklivo kapsiko-varmdomo skatolo por burdoj granda halo de la varmdomo poreo en rektaj linioj

ekspliko de sinjorino Algoet laboro en la varmdomo gustumi paprikon

Ursulasalono vintra ĝardeno statueto pianoprovludejo koridoro de la pianoludejoj Sankta Cecilia lerneja muzeo


Prelego pri la siĥa vivmaniero 2015-02-12

Kiel kutime, la vespero komenciĝas per mallonga superrigardo de la gazetaro.

Poste, Evi Van Hamme, ne vere kredanta, sed tamen iomete "lernantino", parolas pri la dek unu guruoj kaj la kvin ko-oj de ŝiaj siĥaj amikoj.

Siĥ estas la panĝaba vorto por lerni.

superrigardo de la gazetaro superrigardo de la gazetaro libreto aŭskultantoj prelegantino kaptuko provmeti pantaloneton aŭskultantoj kun kaptuko posta diskuto serĉi muzikon rigardi libron


 


Valid HTML 4.01 Transitional Dato en kiu tiu ĉi paĝo estis lastfoje aktualigita: 2015-03-22