Karaj,

Jen 3 kialoj por sendi al vi tiun ĉi mesaĝon:

  • La venonta UK okazos... en Litovio
  • Marc Vanden Bempt, verkis la libron "Litova lingvo per Esperanto-okuloj" (havebla ĉe FEL)
  • Lia litova amikino Grazina Opulskiene (kiu estas ankau la litova amikino de multaj belgoj) prelegos pri la historio kaj kulturo de Litovio kaj pri la sekretoj de ĝia lingvo. Ŝi uzos komputilajn lumbildojn kaj filmon sur granda ekrano. Tre interesa!
    Kaj... ŝi promesis paroli malrapide kiom eblas ;-)

Kiam: lundon la 27an de junio 2005

Kiu : Grazina Opulskiene

Kie : Klubo de Tienen FOS 214, Donystraat 8 Tienen

La vesperprogramo komenciĝos je la 20.00a.


Antwerpen denove organizas konversaciajn maratonojn

Konversacia maratono celas aŭdeble kaj senteble plibonigi vian parolkapablon en Esperanto.

La regulo pri nura uzo de Esperanto restas rigora: ekde la momento, kiam vi eniras la pordon de la Esperanto-domo, vi rajtas esprimi vin nur en Esperanto eventuale helpe de manoj kaj piedoj aŭ mimiko, helpe de vortaroj sed sen uzo de nacia lingvo, ankaŭ ne dum la paŭzoj, ankaŭ ne dum la manĝo!!!

Vi estos en grupeto de 2 ĝis 4 personoj kaj havos asiston, konsilon kaj instigojn de sperta Esperanto-parolanto. Post unu horo vi ricevos kelkminutan paŭzon kaj poste vi havos alian gvidanton.

Por aliĝi necesas anonci vin ĉe ivo@fel.esperanto.be kaj pagi ĉu al la konto 402-5510531-55, ĉu surloke.

Tuta tago kostas po 15.00 euroj.

Por tiu prezo vi ricevos panmanĝon (kun supo) tagmeze, trinkaĵojn laŭvole dum la tuta tago kaj asiston de sperta esperantisto.

Vi povas enskribiĝi por 1 aŭ por 2 tagoj, ne por duona tago (por la plimulto duona tago jam necesas por malbridi la langon).

Vi ne bezonas materialon. Eventuale vi kunportu vian vortaron. Nepre anoncu vin kiel eble plej baldaŭ, ĉar mi devos trovi akompanantojn depende de la nombro da enskribiĝoj.

Kiam: vendredon la 1an kaj sabato la 2an de julio 2005

Kie : Esperanto domo - La Verda Stelo – Frankrijklei 140 en Antwerpen

Kiu el vi pretas gvidi grupeton ?