Vespero venonta semajno

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj de Esperanto 3000,

 

Laste okazis malgranda ŝanĝo en nia programaro.

La Vespero 3000 de la 10a de aprilo estas forŝovita al la 11a de aprilo.

Kial: ĉar ni planas viziti la Lovenan Muzeon "M" kiu ĵaŭde restas malfermita ĝis la 22a horo.

Ni kunvenos je la 20a horo kiel kutime, ĉi-foje en la halo de la muzeo.

Eble vi ŝatas antaŭe gustumi kafon en la muzea kafejo?

La mistera temo de la vizito, gvidata en Esperanto, estos: "Kelkaj mirindaĵoj el la fiksa kolekto de artaĵoj de la Muzeo M, kaj ioma senvualigo de la pasinteco de Loveno".

Merkrede 10an de aprilo, ni krome kunvenos kiel kutime en la Romaanse Poort je la 20a horo por iomete prepari nian vortprovizon, kaj konon pri la evoluo de la arto en la historio.

 

Ni - pli ol iam antaŭe - bonvenigos vin!

 

Ĝis la venonta semajno!

 

Ivo Schenkel

Esperanto 3000