Morgaŭ 14-a de septembro: Vespero 3000

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Verŝajne antaŭ nelonge vi ricevis la dumonatan revuon de Esperanto 3000, kaj sendube vi legis en la programo ke morgaŭ komencos la nova laborjaro per "Vespero 3000", dum kiu vi povos iom sperti la ĉi-jaran Universalan Kongreson de UEA per bildoj kaj rakontoj el la vidpunktoj de du partoprenantoj.

 

Do, se vi jam legis tion en la revuo, la supra parto de tiu ĉi mesaĝo ne estas por vi.

Sed krom tio, en la revuo ankaŭ legeblas interesaj frazoj - artikoloj - prezidanta antaŭparolo, pri serĉo de nova labormaniero por nia klubo, kaj por la Esperanta komunumo entute.

Se post la prezento de la Universala Kongreso restos tempo - tio dependos de viaj entuziasmaj demandoj kaj rakontoj pri la prezentoj - ni volos iomete priparoli tiun problemon surbaze de la diversaj artikoloj menciitaj sub la titolo "Esperanto 3000 - ĝia futuro" en nia revuo. Vigla partopreno per ideoj (ideoj de aliaj ĝenerale generas aliajn ideojn), nura interesiĝanta aŭskultado, naiva surprizo, furioza opono, amara ĉagreniĝo, eksplodanta entuziasmo, engaĝiĝanta laborvolo, ... estos ege bonvenaj de kiel eble plej multaj ĉeestantoj. Do venu !!

 

Verŝajne ni ne povos fintrakti la tutan problemaron kiu sin prezentos. En tiu kazo ni povos daŭrigi la diskutojn kaj interŝanĝojn de ideojn dum iu tago de la Beneluksa Kongreso en Lier, kiu okazos de la 16-a ĝis la 19-a de septembro, do ĉi-semajnofinon.

 

Alia programero (abundas aranĝoj en septembro!): la "Tago de Lingvoj" organizota de CLT (Dekenstraat 4, Loveno) la 24-an de septembro, dum kiu Esperanto 3000 ankaŭ kunlaboros, kaj pri kiu Marc detalos.

Sandra gvidos dum tiu tago provlecionon, kaj parolos iom pli pri la lingvo. Krome, ni bezonos ankaŭ volontulojn por iomete munti kaj malmunti, kaj montri la vojon de lernemuloj al lokaloj kie prezentiĝos la diversaj lingvoj.

 

Kiel ĉiam: ni atendas vin multnombre.

 

Ĝis morgaŭ!

 

Ivo Schenkel

Esperanto 3000