Vespero 3000 - 10-a de oktobro

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Postmorgaŭ ni denove kunvenos.

Ĉi-foje, sub gvidado de Martin - nia prezidanto - ni priparolos la novajn reguloj de la "privata vivomedio de personoj en Eŭropo - la direktivo", tre aktuala temo lastatempe.

 

Ne maltrafu la okazon por lerni iom pli pri tiu afero kiu koncernas nin ĉiujn laŭ iu aŭ alia senco.

Kiel ĉiam: haveblas (kelkfoje surprize originalaj) trinkaĵoj je moderaj prezoj.

 

Venu ĉiuj al:
Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
Loveno

 

Ĝis merkredo!

 

por Esperanto 3000
Ivo Schenkel