Vespero 3000 - 10-a de aprilo

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Morgaŭ ni denove kunvenas, ĉi-foje por ludi!

 

Lode Van de Velde venos speciale al Loveno por mergi nin en la vivon de la detektivo. La detektivoj estos ni, kaj li instruos nin kiel solvi la enigmon kiun li prezentos.

Venu kunludi kun ni dum tiu vespero de "Detektivaj ludoj". Se vi laboras kiel instruisto (aŭ vi estas pensiulo) vi ne devas cerbumi pri la posta tago. Ni ja troviĝas plenplene en Paskaj ferioj.

 

Ni atendas vin kiel ĉiam multnombre en

CC. Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
Loveno

je la 20-a horo

 

Ĝis morgaŭ!

 

Ivo Schenkel
Por Esperanto 3000