Vespero 8-a de januaro

 

Al ĉiuj membroj kaj simpatiantoj: Tre Feliĉan kaj Esperantoplenan Novan Jaron 2020!

Ni esperas ke vi abunde festis kaj celebris ambaŭ la malnovan kaj la novan jaron dum la pasintaj tagoj!

 

Morgaŭ ni kunvenos unuafoje en la nova jaro. Enhavo: laŭvole, libera diskuto pri iu ajn temo, prefere Esperanto, aŭ en Esperanto pri aliaj temoj.

 

Ne forgesu noti en vian poŝkalendaron nian venontmartan aranĝon: Hungaromania, 22-a de marto. Por Hungaroj kaj Esperantanoj. Konsultu www.hungaromania.eu por pliaj informoj.

 

Ĝis morgaŭ en:

Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
Loveno

 

Por Esperanto 3000

Ivo Schenkel