Esperanto 3000 - Vespero 9-a de septembro

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Post strangaj printempo kaj somero atendas nin nova laborjaro, kiu komencos venontan merkredon, la 9-a de septembro.

Malgraŭ la neebleco kunveni fizike dum la kutimaj eventoj en Esperantolando, tamen multe okazis virtuale la pasintajn monatojn, kaj ĉiuj ni evidente devis ŝanĝi niajn kutimojn, kaj verŝajne tio restos tiel dum ankoraŭ kelka tempo.

Tial, via klubo devis serĉi novan lokalon sufiĉe granda por respektadi la antaŭrimedojn pri fizika distanco. Sube vi trovos la adreson.

En la venonta kunveno ni priparolos plurajn aferojn:

  • komenton de la plej interesaj artikoloj aperintaj en la freŝdatan Esperantan gazetaron.
  • Ni komentos pri la pasintaj aranĝoj en kiuj vi eble partoprenis. Eble vi volos paroli pri la sesioj kiujn vi ĉeestis dum la Virtuala Kongreso de UEA.
  • Ni povos paroli pri la estonteco de nia klubo, kaj pri venontaj aranĝoj.
  • Kunlaboron kun aliaj kluboj aŭ organizaĵoj
  • Iun ajn temo pri kiu vi volos konversacii.

Ni esperas ke vi povos kaj volos fizike ĉeesti la kunvenon. La lokalo estos sufiĉe granda por ĉiuj (sed nepre kunportu vian nazbuŝkovrilon). Sed se vi vere ne povos veni, aliĝu virtuale per la sekva ligilo: https://meet.jit.si/xxxxxxxxx (sekvu la instrukciojn sur via ekrano)

Se vi havas komputilon, eniru rekte je la 19-a horo. Se vi uzas poŝtelefonon, vi verŝajne devos unue instali la programon “jitsi”.

Al tiuj kiuj ĉeestos fizike, bonvolu ankaŭ kunpreni vian komputilon. Estos pli facile por ke la neĉeestantoj vidos kaj aŭdos vin.

 

Ni esperas ke vi multnombre partoprenos (kiel ĉiam).

Venu al:
Ontmoetingscentrum De Bruul
Brouwersstraat
3000 Loveno.

Ekde la 18.45h vi estos bonvena (virtuale ekde la 19-a horo)

 

Ĝis merkredo!

Ivo Schenkel

Por Esperanto 3000