Venonta Vespero 3000 - 8-a de februaro

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

Thomas Morus ankoraŭ ne forlasis nin.

Se vi ŝatas pludiskuti aŭ babili pri la plej bona registara formo, demokratio, sencela laboro, utilo de komerco kaj mono, komunaj manĝoj, mortopuno, samkoloraj vestaĵoj, edukado kaj dungitaj armeoj, ktp., bonvolu kunsidi kun ni ĉirkaŭ la tablo dum la venonta "Vespero 3000".

La verko "Utopia" de la menciita filozofo estos nia deirpunkto.

 

Ni atendos vin je la 20h, ĉe:

 

Romaanse Poort

Brusselsestraat 63

Loveno.

 

Ĝis tiam

 

Ivo Schenkel

Esperanto 3000