Vespero 3000 - 14-a de junio

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Postmorgaŭ okazos la lasta Vespero de la nuna laborjaro.

Vizitos nin Bert Boon el Tineno, fondinto kaj redaktanto de ENA (Esperanta Numismatika Asocio).

Bert priparolos kaj montros al ni kaŝitajn kaj forgesitajn esperantajn trezorojn el la mondo de la moneroj kaj medaloj.

Se vi interesiĝas pri moneroj, ni forte konsilas al vi fariĝi abonanto de la dumonata reta revuo de ENA.

La revuo kostos al vi nenion, kaj donos al vi multegajn interesajn novaĵojn pri la mondo de la Esperanta numismatiko.

Renkontu nian preleganton kaj ĉeestu tiun ĉi lastan kunvenon. Se ne, vi devos atendi ĝis septembro, kiam Esperanto 3000 denove startos.

Profitu ankaŭ por elekti iun libron el la vasta oferto de la libroservo, por fruktodone pasigi la varman someron sub sunombrelo aŭ palmo, laŭ via prefero.

 

Cetere,... la trinkaĵoj dum la junia Vespero estas variaj kaj senpagaj. Plej bonan oferton por agrable pasigi vesperon la 14-a de junio, vi nenie trovos!

 

Ni antendas vin en:
Romaanse Poort
Brusselsesstraat 63
Loveno

Ĝis merkredo!

 

Ivo Schenkel


Esperanto 3000