Vespero, morgaŭ 14-a de marto

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

Kiel vi jam legis en la lasta revuo de Esperanto 3000, la morgaŭa "Vespero 3000" temos pri la belecoj, artaĵoj kaj mirindaĵoj de Valencio, Hispanio.

Ni kore invitas vin ĉiujn ĉeesti nian per bildoj riĉe ilustritan prelegon. Poste restos tempo por fari demandojn laŭvole.

Pordoj malfermiĝos je la 19.30h.

Je la 20h Martin enkondukos la kunvenon per resumoj de artikoloj el kelkaj Esperantaj revuoj, kaj poste komenciĝos la prelego.

Venu multnombre kaj ne manku la belan rondpromenon tra la urbo Valencio!

 

Ni atendas vin en la Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
Loveno

 

Ivo Schenkel
por Esperanto 3000