Ĝenerala Asembleo morgaŭ 11-an de aprilo

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

Morgaŭ okazos la ĉiujara ordinara Ĝenerala Asembleo de nia asocio.

Laŭkutime ni parolos kaj voĉdonos pri la financaj aferoj de la asocio kaj la libroservo, la bilanco kaj la buĝeto de la venonta laborjaro.

Krome restos tempo por priparoli ĉian alian proponon aŭ temon laŭ la volo de la ĉeestantoj.

Ni atendas vin ĉiujn multnombre!

 

Vi rememoras ke nia adreso estas:

CC Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
Loveno

je la 20h.

 

Vin salutas
Ivo Schenkel
nome de Esperanto 3000