Zamenhof-vespero 12-a de decembro

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Evidente vi jam legis en la ĵus aperinta dumonata revuo "Esperanto 3000" pri nia Zamenhof-vespero postmorgaŭ.

Ĉiumaniere mi volas motivigi vin ĉiuj ĉeesti, ĉar Nicky, kiu ĉeestis la priparolotajn kongresojn de la pasinta somero, estas vigla parolanto, kaj faros tion certe kun granda porcio da humuro.

 

Parolante pri porcio: sciu ke ĉiuj ĉeestantoj ricevos sian porcion de bongustega torto, kaj kafon aŭ teon laŭvole.

Plia kialo do por amase veni.

Se tamen eblas: bonvolu anonci al mi se vi venos. Ni volas certigi ke estos sufiĉe da torto. Nur respondu al mi: "Mi venos". Dankon.

 

Ĝis merkredo en:

 

Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
Loveno

 

Por Esperanto 3000:

 

Ivo Schenkel