Vespero 3000 - 9-an de januaro

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Nova jaro sin anoncis. Mi deziras al vi ĉiuj ke ĝi estu prospera kaj feliĉa laŭ ĉiuj viaj deziroj kaj bezonoj.

 

Ankaŭ Esperanto 3000 denove eklaboros. Nia unua kunveno jam okazos morgaŭ.

Kvankam estos libera programo kaj babilado, ni certe priparolos ĉiujn viajn individuajn planojn ene de Esperantolando, kaj kiel Esperanto 3000 povos kontribui por ke ili estu sukcesaj.

Kursoj, instruado, partopreno en diversaj kongresoj, ĉio eblas, indas kaj endas.

 

Ni esperas vian multnombran partoprenon kaj atendas vin morgaŭ je la 20.00h en

Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
Loveno

 

Salutas vin

Ivo Schenkel

por Esperanto 3000