Vespero 3000 - venonta merkredo

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Postmorgaŭ, 13-an de februaro ni denove kunvenos.

Ĉi-foje, Yves Nevelsteen parolos al ni pri "Novaj Vortoj kaj Oftaj Eraroj en Esperanto", prelego kiu estas la rezulto de la tralegado de multaj dokumentoj, komputilaj programoj, kaj la provlegado de tradukoj.

Vi scias ke Yves jam publikigis plurajn dokumentoj kaj broŝurojn pri esperantaĵoj, do tiu ĉi prelego estos ege interesa.

Yves eĉ esperas ke la ĉeestontoj povos alporti siajn proprajn ideojn kaj novajn vortojn kiujn ili eble ie renkontis dum sia legado.

 

Ni tre interese atendas vin ĉiujn.

Por Esperanto 3000

Ivo Schenkel

 

Rekontiĝejo:
CC Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
3000 Loveno