Vespero 3000 - 12-a de junio

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Nia partopreno al la Drakboatfesto de la ĉina-lovena asocio Nihao, la 1-an de junio estis granda sukceso! La aranĝo de la ĉinoj estis simpatia kaj agrabla kun diversspecaj ludoj kaj manĝaĵoj, sed precipe, kaj bona por ni: la prezenton kaj mallongan kurson de Esperanto ĉeestis pli ol 10 personoj, kiuj faris tre interesajn demandojn. La ĉinoj surpriziĝis pri la strukturaj similecoj kun ilia lingvo. Indas ripeti tiujn kunlaborojn kun aliaj lovenaj asocioj.

 

Laste sed ne balaste: la lasta Vespero 3000 de tiu ĉi laborjaro okazos la 12-an de junio.

Ĝenerale tiu estas vespero dum kiu ni kune ludas skrablon aŭ aliajn ludojn.

Marc alportos amason da revuoj el kiuj vi povos elekti nelimigitan kvanton, kiun vi rajtos senpage kunpreni. Profitu por kompletigi aŭ fondi vian propran bibliotekon. La restaĵoj poste definitive malaperos al eksterlanda biblioteko.

Ne ekzistas kialo por ne veni. La trinkaĵoj krome estos senpagaj: biero, refreŝigaĵoj, kafo kaj teo, vi elektos.

 

Iru ĉiuj al Romaanse Poort:
Brusselsestraat 63
Loveno

je la 8-a vespere, la 12-an de junio!

 

Salutas vin,

 

por Esperanto 3000

Ivo Schenkel