Vespero de Esperanto 3000 - merkredo 11-a de septembro

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Nova laborjaro startos kaj do tiu ĉi unua rememoriga letero atingas vian leterkeston.

 

Tradicie dum la unua Vespero 3000 ni aŭskultadas komentojn kaj spertojn de niaj membroj dum la Esperanta somero. Ĉi-foje ni legis ke Yves Nevelsteen partoprenis la unuan SEP-kunvenon en Slovakio. SEP signifas Somera Esperanto Programado, kaj okazis samtempe kaj samloke ol la SES (Somera Esperanta Studado), ĉi-jare en Nitra, kiu estis ankaŭ hejmo de la 101-a Universala Kongreso antaŭ paro da jaroj.

 

Yves ĉiam tre flue kaj bone konante la aferon kiel aktiva partoprenanto, alportas valorajn informojn, do vere penindas ĉeesti nian unuan kunvenon.

 

Sed ne forgesu: ekde nun ni kunvenos unu horon pli frue. La kunvenoj kaj prelegoj startos je la 19-a horo!!

Ni do atendos vin multnombre postmorgaŭ, 11-an de septembro je la 19-a horo en nia kutima kunvenloko:
Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
Loveno

 

Salutas vin,

 

Ivo Schenkel
por Esperanto 3000