Esperanto 3000 - Vespero morgaŭ 13-a de januaro

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Morgaŭ 13-an de januaro okazos nia unua kunveno de la nova jaro 2021.

Ni sekrete esperis denove kunveni fizike en nian kutiman kunvenejon, sed ve, la viruso ankoraŭ ne forlasis la landon, kaj do ni devas provizore kunvenadi per Zoom.

 

La morgaŭa kunveno estos parol- aŭ babilkunveno. Ni parolos pri io ajn, kaj ĉiuj temoj estos bonvenaj. Antaŭa permeso por enkonduki iun aferon ne necesas.

 

La ligilo estas:

https://us02web.zoom.us/j/xxxxxxxxxxx?pwd=xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Se vi havas problemojn por uzi Zoom, bonvolu komuniki tion al nia elektronika adreso. Ni klarigos al vi.

 

Esperanto 3000 nun estas ankaŭ atingebla per "Telegram".

La adreso de la grupo estas: "Esperanto 3000 Leuven".

Se vi volas aliĝi por tien lasi mesaĝojn aŭ demandojn, sciigu al ni.

 

Ĝis morgaŭ je la 19-a horo!

Por Esperanto 3000
Ivo Schenkel