Vespero 3000 - 10a de februaro - TAJLANDO

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Postmorgaŭ okazos la dua sesio de niaj ĉi-jaraj Vesperoj, kaj vi certe ne volos maltrafi ĝin!

La temo de la prelego estos Tajlando, kaj mi parolos pri la norda parto de la lando, la popolaj minoritatoj, budhismo, Bangkoko, belaj palacoj kaj kolorplenaj temploj.

 

Aliĝu al nia Zoom-kunveno je la 19-a horo, kaj uzu vian plej grandan ekranon por ĝui la spektaklajn bildojn, kiuj akompanos la prelegon. Poste vi rajtos fari demandojn, kaj mi provos respondi ilin.

La bezonata ligilo estas:

https://us02web.zoom.us/j/xxxxxxxxxx?pwd=xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

 

Ĉar ni provizore kunvenas virtuale, ni invitas pli da personojn ol kutime. Se vi pro iu ajn kialo preferas ne ricevi tiujn ĉi invitilojn en la estonto, simple sciigu min per retpoŝto.

 

Ni atendos vin multnombraj!

Ĝis ĉi-merkredo!

 

Ivo Schenkel


Esperanto 3000 - Loveno