Esperanto 3000 - prelego 14a de aprilo: Magelano

 

Estimataj membroj kaj simpatiantoj,

 

Postmorgaŭ, 14a de aprilo, Esperanto 3000 regalos vin per elstara prelego prezentota de same elstara preleganto Bernard-Regis Larue.

 

Detalojn vi certe jam legis en "Eventa Servo", kie ankaŭ aperas la retadreso por peti la enirkodon por la Zoom-kunveno.

Ne maltrafu tiun unikan okazon, kaj kuniĝu ĉiuj antaŭ la ekranon de la komputilo je la 19-a horo.

 

Ni atendas vin multnombre.

 

Nome de Esperanto 3000, Loveno
Ivo Schenkel