Esperanto 3000 - Vespero 8-a de septembro

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Alvenis nova laborjaro, kaj ankaŭ via klubo, Esperanto 3000, vekiĝas post dumsomera ripozo.

Nia unua kunveno, denove fizike, okazos postmorgaŭ, la 8-an de septembro, same kiel antaŭ la kronvirusa krizo, en la kulturdomo Romaanse Poort, kunvenlokalo A1.5.

Nicky parolos pri la eventoj kiuj okazis dum la somero en Esperantolando, kaj ankaŭ vi povos interveni pri viaj spertoj.

 

Ni konsilas ke vi kunprenu vian tekokomputilon, ĉar eble ne ĉiuj povos fizike ĉeesti, sed ni tamen volas ebligi la membrojn kiuj ne povos ĉeesti, almenaŭ partopreni per Zoom.

Se vi estas unu el ili, jen la ligilo kiun vi bezonos:

https://us02web.zoom.us/j/xxxxxxxxxx?pwd=xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Pasvorto se petota: Loveno

 

La kunveno okazos do kiel indikita supre, je la 19-a horo – 8-a de septembro.

 

Al ĉiuj: bonvenaj al la unua kunveno de la nova laborjaro!

 

Ĝis merkredo!