Vespero de Esperanto 3000 - 9a de junio

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Antaŭ du monatoj, pluraj el vi ĝuis la ĝisfundan prelegon de Bernard-Regis pri la aventuroj de Magelano kaj ties kunuloj dum la provo ĉirkaŭiri la mondon, antaŭ 500 jaroj.

Denove Bernard nin regalos per dua prelego en la serio "Grandaj Mondvojaĝantoj", kaj parolos pri la travivaĵoj de du italaj franciskanoj kiuj aŭdacis vojaĝi al la lando de la mongoloj. Belaj ilustraĵoj kaj mondomapoj akompanos la prelegon.

Ĉiuj estas kore invitataj, kaj se vi maltrafis la unuan prelegon, jen ebleco ripari tiun mankon. Ni nin renkontos per Zoom, la 9a de junio, je la 19-a horo, kaj la adreso estas jena:

https://us02web.zoom.us/j/xxxxxxxxxx?pwd=xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

 

Ĝis postmorgaŭ!

 

Por Esperanto 3000
Ivo Schenkel