Vespero morgaŭ 12-a de januaro

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Al ĉiuj legantoj la estraro de Esperanto 3000 sendas siajn plej korajn bondezirojn por la nova jaro.

Kutime la unua "Vespero" de la jaro estas feliĉa renkonto de la membroj post la jarfinaj festoj.

Bedaŭrinde la pandemio daŭre afliktas nin, kaj la nombro de kontaĝoj eĉ kreskas.

 

Pro tio ni devos prokrasti tiun eventon ĝis pli taŭga momento.

 

Vendredo la 14-an de januaro tamen, la subskribinto ripetos prelegon pri la Afrikansa lingvo, kiun li prezentis dum nia Vespero de la 13-a de oktobro, sed ĉi-foje antaŭ la spektantaro de la klubo "La Verda Stelo" de Antverpeno kaj la "Esperanto-Asocio de Britio".

Se vi maltrafis la antaŭan prelegon, vi havos novan ŝancon ĉeesti kaj, se vi volas, fari demandojn je la fino. Ĉi-foje oni ankaŭ parolos iom pli pri la influo de la angla.

 

Ĉar la prelego okazos per Zoom, bonvolu sciigi min se vi interesiĝas pri partopreno, por ke mi sendu al vi ĝustatempe la bezonatan ligilon.

 

Ĝis vendredo?

 

Salutas vin nome de Esperanto 3000,
Ivo Schenkel