Esperanto 3000 - Vespero 9-an de februaro

 

Saluton, karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Postmorgaŭ, pro manko de prelego, ni kunvenos per Zoom por interparoli pri pluraj temoj.

Unu el ili estos la antaŭpreparo de la ĉiujara Ĝenerala Kunveno de aprilo (aŭ majo), kiam nova estraro estos elektenda, kaj ni devas decidi pri la baldaŭa estonto de la klubo.

 

Se vi volas partopreni kaj vi havas ideojn kaj dezirojn, ne maltrafu tiun kunvenon.

Ni komencos je la 19-a horo.

La ligilo al la kunveno estos kumunikata al vi baldaŭ.

 

Ĝis postmorgaŭ!

 

por Esperanto 3000 - Loveno
Ivo Schenkel