Vespero 3000 - 8-a de junio

 

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

 

Jen la invito por la lasta "Vespero 3000" de tiu ĉi laborjaro, kaj samtempe la lasta organizata kluba aranĝo de tiu ĉi estraro.

La venontaj, pli grandskalaj aranĝoj, estos prezentataj de la nova estraro, kiun ni tre varme bonvenigas!

 

Sed unue: postmorgaŭ, la 8-an de junio, ni bonvenigos nian karan membron Bert Boon el Tienen, kiu prelegos pri letero kiun iu "Ljudvik Samenhof" en 1902 skribis al Prof. Federico Villarreal en Lima, Peruo en 1902. Kiel ĉiam, ni aŭskultos ege interesan rezulton de la ĝisfunda esploro pri la temo fare de Bert.

Do al ĉiuj vi: koran inviton al nia kunsido, kaj – kiel ĉiam – venu amase al:

 

Romaanse Poort
Brusselsestraat 63
Loveno
je la 19-a horo.

 

Por Esperanto 3000
Ivo Schenkel