Bonvenon al IF, festu kun ni en internacia rondo!

Internacia Festivalo. - 27 decembro 2004 ĝis 3 januaro 2005 -

Kadra temo: Tradicioj

La tradicia jarfina aranĝo bonvenigas vin en Magdeburg ! (Germanio)

Ili ofertas al vi dumtage altkvalitajn prelegojn pri kadra kaj aliaj temoj, ekskursojn, urbajn promenojn kaj sportan aktivadon.
Vespere allogas la distra programo, i.a. muzika vespero, teatro kaj koncerto.
La granda silvestra bufedo inauguras la silvestran balon, antaŭĝoju do pri komuna festado de la nova jaro ...
En nia tuttaga ekskurso (fakultativa oferto) ni vizitos aŭtobuse la mezepokan urbeton Tangermünde (60 km norde de Magdeburg).

Infanoj ĝuas apartan porinfanan programon.

La klerigejo estas moderne restaurita domo, meze en la urba centro, tamen en sentrafika cirkaŭo. Ĉiuj ĉambroj disponas pri duŝoj kaj necesejoj. Krome: lifto kaj agrabla kafeterio kun E-etoso, teretaĝe.

Por aliĝantoj ĝis FINO DE OKTOBRO ni proponas RABATON:
(validas la aliĝdato ĝis 30 septembro 2004)
Vi povas do ŝpari 5 - 10 EUR po persono!
Kompreneble same aktualas niaj kutimaj rabato-kuponoj, ekz-e por niaj longjaraj partoprenintoj.

Novaj gastoj ricevas bonvenigan rabato-kuponon!

*** IF estas aranĝo por familioj kaj plenkreskuloj, kun specifa programo por mezaĝuloj kaj infanoj. Ni celas lingve spertajn personojn, sed laŭdezire okazas paroligaj kursoj, ekzemple por via partner(in)o.
Ĉu pliaj demandoj, ĉu deziro pri paperaj informiloj ? Skribu al ni!
esperanto3000@esperanto.be
HDP@internacia-festivalo.de

Pli ol multaj vortoj: navigu en niaj interretaj paĝoj, legu raportojn de partoprenintoj, vidu la fotojn de pasintjaraj IF-oj ...
Interreto: www.internacia-festivalo.de

Bonvenon al IF, festu kun ni en internacia rondo!
Ni ĝojas (re)vidi vin!
Hans-Dieter Platz
(IF-organizanto)

 


INTERNACIA FESTIVALO - LA JARFINA OFERTO POR VI
21-a IF en germana Magdeburg - kadra temo: Tradicioj
== aktuala aliĝstato: 119 personoj el 18 landoj ==