Vespero 3000 - 12-a de aprilo

Karaj membroj kaj simpatiantoj,

Iom pli frue ol kutime ni anoncas la venontan Vesperon 3000.

Estos la lasta dum kiu ni diskutos la enhavon de "Utopio" de Thomas More.

Pasintfoje ni pridiskutis inter alie la socian vivon, vojaĝojn, dividon de la prospero, kulturon kaj edukadon, ĝuon kaj feliĉon.

Mankas nur du aŭ tri aspektoj por priparoli, sed ni volas peti de la ĉeestontoj ke ili alportu siajn proprajn ideojn realigeblajn aŭ almenaŭ dezirindajn, tiel ke ni povos poste proponi ilin al la urbestraro, kiel kontribuo de Esperanto 3000 al la plibonigo de la kunvivado en Loveno.

Ni kredas ke certe la aspektoj "socia vivo" kaj "kulturo kaj edukado" povas inspiri nin, eĉ flankenlasante la proprajn ideojn de More. Ankaŭ "ideoŝprucado" bonvenas, se vi volas gvidi ĝin.

Cetere, pro la atingo de la centmila loĝanto, Loveno nun enspezos pliajn 6,7 milionojn da eŭroj jare de la flandra registaro. Kial do ne dediĉeblus iom de tiu mono al unu aŭ pli el niaj ideoj?

Valoras ioma strebado niaflanke, ĉu ne?

 

Kiel ĉiam, ni atendas vin multnombre en:

CC. Romaane Poort
Brusselsestraat 63
Loveno
je la 20-a horo

Ĝis merkredo!

 

Ivo Schenkel
por Esperanto 3000